Studosemajnfino novembro 2019 - Lude kaj serioze, sed antaŭ ĉio parole

Inter la okazaĵoj, kiujn oni ne maltrafu en nia esperantista medio, cele al plibonigo de sia lingvokono, unu el la plej interesaj estas partopreni la semajnfinon kun intensivaj kursoj, kiujn organizas Esperanto Nederland. Tiun staĝon oni ĉiujare proponas en la beleta kampara kadro de la naturamika domo Krikkenhaar apud Almelo. Ĉi-foje, de la 22-a ĝis la 24-a de novembro, partoprenis kvindeko da homoj diversnaciaj kaj laŭ lingvoscio tre diversnivelaj.

Mi havis multe da espero plibonigi mian lingvoscion en ĉi tiu semajnfino, laŭdire laboriga. Precipe mi esperis finfine venki miajn bremsojn por paroli dank’ al la kompleta mergiĝo en la sino de internacia, Esperanton-parolanta komunumo kie la okazoj por ‘krokodili’ estas tre raraj. Kaj mi ne estis seniluziigita! La varma akcepto kaj la gastama etoso ne malbone efikis sur la rigoro kaj seriozeco, per kiu oni donis la kursojn, malgraŭ vere demokratia aliĝprezo (75 € por kurso, nutraĵo kaj restado de la vendreda vespero ĝis la dimanĉa posttagmezo).

Estis kvin diversaj klasoj, de la nivelo de la vera komencanto ĝis la kvina nivelo, kiun gvidis Federico Gobbo, profesoro ĉe la Universitato de Amsterdamo, kaj kiu elektis koncentri la atenton sur la studon de la Esperanto-literaturo. La kvaran nivelon instruis nia flandra samlandano Yves Nevelsteen.

Mi partoprenis en meznivela klaso, kiun inspiris la nederlandano Bert de Wit kun la tuta talento, kiu konvenas al ĉi tiu stadio de lernado de lingvo, kiam oni ofte sentas sin blokita en la parolado. En ĉiu el siaj kursoj, Bert donis ilustraĵon de tio, kio estas pozitiva edukado, kiu estas parenca al la instrumetodo de Montessori:

  • la lernado okazas antaŭ ĉio per ludo;
  • estas la lernantoj, kiuj fiksas la programon kaj la laborritmon;
  • la erarojn oni ne tro atentas, sed gratulojn oni donas al la sukcesintoj;

Ĉi tiu instruisto pensiita, biologo, aplikas intuicie kaj eble eĉ sen konscii pri tio, kion la kognaj neŭrosciencoj (studo pri la cerbaj mekanismoj stirantaj la lernadon) nuntempe validigas: sin amuzante oni lernas pli bone! Ĉio estus nur afero de hormonoj…

Tiel ni ekkonatiĝis kun niaj kunlernantoj starigante demandon laŭ nia elekto al la persono, kiun ni elektis.

Ni ludis:
  • ludon pri parencaj vortoj (kaj ‘kukolo en la nesto’)
  • ludon pri vorto kaŝita en frazo
  • la ludon ‘La nuda vero’, dum kiu oni povas fari vere tre personajn demandojn
  • ludon, dum kiu oni divenu kiu aŭ kio oni estas (skribita sur glupapero sur la frunto)
  • la lingvan klinikon (pritrakto de gramatikaj malfacilaĵoj)
  • komprenon de amuza teksto
  • ktp.

Ni ankaŭ ridis multe, dum niaj hormonoj laboradis … kaj venis la rezultoj! Tia, por mi necesa malstreĉiĝo helpis min paroli pli ‘flue’, por kuraĝi iri antaŭen malgraŭ ĉiuj miaj disaj eraroj. Avidas mi venontan jaron por testi eble aliajn nivelojn!
Pat

Studosemajnfino, kiu okazis la 16-an, 17-an kaj 18-an de marto 2018.

Kvar personoj alvenis frumatene. Ili, Arjen-Sjoerd, Lilian, Olga kaj mi, preparis la kuirejon kaj la ceteran lokon. Ni pendigis la Esperanto-flagojn. Unu el la dormĉambroj en la dometo ‘Krikske’ fariĝis studoĉambro. La lernejaj skribotabuloj estis en la ĝusta loko. La printilo funkciis. La supo estis preta. La nomŝildoj kaj ŝlosiloj kuŝis sur la enskribiĝo-tablo. La partoprenantoj povas alveni!
Unu persono el Berlino estis la unua partoprenanto kiu alvenis! Ŝi volis multe ekzerci sin antaŭ ol iri al la UK en Lisbono.
Kvin instruistoj venis posttagmeze kaj vespere.
Tridek personoj venis post la 17-a horo.
Unu partoprenanto venis sabatmatene pro festa okazaĵo en Roterdamo.
Unu partoprenanto venis senintence sabaton matene pro paneo de sia aŭto.
Krome venis unu krokodilo, sed li dormis sub la lito de Fransuaz.
Feliĉe ĉiuj estis en la domo kiam la lecionoj komenciĝis! Ĉiuj el la kvin grupoj havis sian propran ĉambron.
Dekojn da libroj kunportis Gerd kaj Yves: ni havis FEL-libroservon.
Sesdek kvin ovoj eniris la dimanĉan lunĉon: bongusta kirlovaĵo kun legomoj.
Kvin estis la cifero sur la bongusta karottorto, ĉar estis la kvina studosemajnfino, kiun ni organizis.
La sesan ni jam estas ekorganizantaj!
Venu al la venonta studosemajnfino, kiu okazos la 19-an, 20-an kaj 21-an de oktobro en Nivon-domo Krikkenhaar

Studosemajnfino en Stevensbeek

La pasintan semajnfinon inter la 3-a kaj 5-a de marto mi partoprenis la studosemajnfinon de nederlandaj esperantistoj. La aranĝon oni organizas dufoje jare, ĉiam en alia loko en Nederlando. Tiel la okazo estas bona ne nur por la praktikado de la lingvo, sed ankaŭ por ekkoni la landon. Kelkfoje partoprenas ankaŭ eksterlandaj esperantistoj, kio faras la programon eĉ pli varia kaj malpli krokodila.
La kunveno komenciĝas kutime vendrede vespere per komuna vespermanĝo kaj interkona vespero, babiladoj, kelkfoje prelegetoj. Sabaton dum la tuta tago ĝis la 20-a horo vespere estas kursoj en diversaj niveloj, kun paŭzaj kaj manĝaj interrompoj kaj noktaj ludoj, programoj. Dimanĉon oni denove kursumas ĝis la 15-a aŭ 16-a horo, depende de la vetero, kiu kelkfoje por la lasta horo ebligas ankaŭ komunan promenadon.

La loko de la aranĝoj estas ĉiam naturamika konstruaĵo, kun minimuma lukso de loĝoĉambroj, sed kun bone ekipitaj komunaj ejoj por manĝi, sociumi kaj kursumi. La partoprenkotizoj estas malaltaj, simple por kovri la loĝ- kaj manĝelspezojn. La organiza teamo kaj la instruistoj laboras volontule. En marto 2017 en Stevensbeek partoprenis la studsemajnfinon ĉ. 50 personoj, inter ili pli ol deko da tutnovaj Esperanto-lernantoj. La disponeblaj dormlokoj eĉ ne sufiĉis, pluraj partoprenantoj devis trovi tranoktejon en la vilaĝo mem. Okazis kursoj je kvin grupoj. La tutkomencantojn enkondukis al Esperanto Françoise Pellegrin el Belgio, en la mezaj niveloj laboris Roel Haveman kaj Arjen-Sjoerd de Vries. Je unu pli alta nivelo oni studis kun Bert de Wit, kaj la grupon de la plej alta nivelo laborigis Katalin Kováts. Katalin trovis tempon ankaŭ por prelegeti pri movada temo kaj prezentis la kofron de Andreo Cseh, kaj trovis okazon ankaŭ vaste informi pri la KER-ekzamenoj kaj la projekto Ekparolu!, al kiu jam sekvonttage aliĝis pluraj personoj kiel genevoj. Troviĝis ankaŭ nova onklo, kiu jam trapasis ĉiujn testojn kaj atendas sian unuan nevon.
Fotoj pri la studosemajnfino en la Facebook-paĝo de edukado.net.
Verkis Katalin Kováts

Studsemajnfino en Schoonloo

Dum la unua semajnfino en septembro okazis studsemajnfino, kiun organizis Esperanto Nederland.
La preparojn de tiu aranĝo faris Arjen-Sjoerd, Lilian kaj mi. Vendredon vespere alvenis la pli granda parto de la partoprenantoj. Du personoj venis frumatene en sabato. Dum la semajnfino studis kvar diversnivelaj grupoj. Simon kaj Wil instruis Esperanton al tiuj, kiuj ankoraŭ ne havis iun konon de la lingvo, dum Roel kaj Arjen-Sjoerd instruis al tiuj, kiuj jam sekvis komencan kurson. La trian nivelon sekvis kvin personoj, kaj Katalin instruis al ili. Tiuj, kiuj jam bone regis la lingvon, iris al la lecionoj de Federico. Entute ĉeestis dudek ok personoj inkluzive de la organiza teamo kaj la instruistoj.
Sabaton vespere Katalin klarigis sian projekton ‘Ekparolu’.
Ĉu vi konas ĝin? Spertaj esperantistoj instruos la lingvon al komencantoj helpe de Skajpo! Dimanĉon posttagmeze ne eblis promeni pro pluvego. Anstataŭe ni montris filmon pri la Esperanto-centro en Herzberg.
En marto 2017 ni planas novan eblon lerni Esperanton!
Ineke Emmelkamp

La studosemajnfino de la 2-a ĝis la 4-a de novembro 2012 en Schoonloo.

Tri semajnojn antaŭ la evento ni estis iomete nervozaj. Aliĝis nur tri personoj! Ĉu ni luprenis la domon De Strubben kun 35 litoj por nur tri lernantoj? Kaj ĉu ni petis de kvin personoj tiujn instrui, kaj de du personoj prepari la manĝojn, nur por tiel malgranda grupo? Ĉu la evento tamen povus okazi? Ni jam komencis prepari nin kaj la instruistojn al fiasko, sed feliĉe dum la sekvaj semajnoj la aliĝoj enfluis en niajn leter- kaj retpoŝt-kestojn. Entute venis 18 studantoj, el kiuj unu restis nur unu tagon. La 2-an de novembro ni do povis foriri al Drenthe bonkuraĝe. La strukturo de la grupo estis tre diversa koncerne la aĝojn, kiuj variis de 12 ĝis 84. Sed rilate al la nombroj de viroj kaj de virinoj, ni estis tre surprizitaj: entute venis ne pli ol kvin virinoj! Sed esperantistoj tutsamfamilias, diras frazo en Esperanto-kanto. La etoso ne suferis de la malekvilibra strukturo. Kaj la lecionoj povis tre bone okazi, kun unu 'klaso' en la kvarpersona dormĉambro. Estis pozitive, ke partoprenis eĉ ses komencontoj (nia termino por absolutaj komencantoj). Kune kun unu (re)komencanto, kiu jam iomete lernis la lingvon per memstudado, ni havis do relative grandan komencan grupon. Unu el la komencontoj estas dek-dujara knabino, kiu kune kun sia samaĝa kuzino formis la infangrupon. La kuzino partoprenis nian studsemajnfinon jam trifoje, kaj finstudis dum la lasta fojo la kurson 'Mazi en Gondolando'. Nun ambaŭ komencis studi per la 'Praktika Kurso de Esperanto', intermite ludis kaj kantis, kaj ekzercis sin per paĝoj el 'Mil Unuaj Vortoj en Esperanto'. La montradon de la Mazi-kurso ni nun uzis kiel malstreĉan momenton. Kaj la knabinoj studis bonege! Estis tre interese, ke tri komencontoj estas membroj de asocio 'Onze Taal'. En la samnoma magazino de tiu asocio aperis alvoko al nia studsemajnfino, kun bona rezulto. Ili multe interesiĝis pri la lingvo kaj tre volonte ĝin studis. Ili promesis veni denove venontan fojon. Krom la du grupoj jam nomitaj, ni havis du grupojn de progresantoj po kvin personoj. Estis strange, ke nun la grupo de komencontoj estis la plej granda. Restas ankoraŭ mencii, ke la manĝoj denove estis tre bonaj, kun danko al la du kuiristoj Vinus kaj Sievert. Ili ankaŭ prizorgis la bongustaĵojn ĉe la trinkaĵoj dumvespere. Malgraŭ la malrapida starto de la aliĝoj, ni povas rerigardi tre sukcesplenan studosemajnfinon.

La venonta studsemajnfino okazos de la 15-a ĝis la 17-a de marto 2013. Loko: De Paasheuvel, grupdomo De Pinksterbloem, en Vierhouten.
Ne tro longe atendu kun via aliĝo!
Marijke Lathouwers.

Impresoj de la studosemajnfino en la Nivon-domo “August Reitsma”

Jam en la frua posttagmezo de la 4-a de novembro la plimulto de la partoprenontoj alvenas por studsemajnfino en la Nivon-domo “August Reitsma” en la ĉemara vilaĝo Hoek van Holland. Baldaŭ sonas entuziasmaj vortoj kaj ridado de malnovaj geamikoj kaj novuloj. Kune kun perfekta pizosupo, teo kaj kafo, faritaj de nia eminenta kuiristo Sievert kaj la organizantoj Marijke kaj Vinus Lathouwer, ni formanĝas niajn kunportitajn manĝaĵojn. Tiun vesperon ni plenigas per agrabla babilado, reciproka informado, sociaj ludoj, gitar- kaj pianludado ktp. Sabatmatene alvenas la resto de la grupo. Post la komuna matenmanĝo la ĉeestantoj dividiĝas en kvar studogrupojn. Ilin gvidas Rob Moerbeek, Bert de Wit, Roel Haveman, Arjen Sjoerd de Vries kaj Johan van der Hoek. Helpe de ili, en gaja, tre harmonia etoso, ĉiu levas dum la sabato kaj la dimanĉo sian lingvonivelon. Estas bonega vetero. Bert eĉ dufoje instruas siajn lernantojn ekstere! Ankaŭ la komenca grupo de Johano studas, promenante en la ĉirkaŭaĵo de la domo. Ili lernas la nomojn de multaj ĉiutagaj aĵoj. Alide kaj Lieke entuziasme provas per stratokreto kapti la lernintajn vortojn en siajn unuajn frazetojn en la nova lingvo. Mallonge dirite, la novembra studsemajnfino estis sukcesa, lerniga, ĝuinda kunesto. La sekva studsemajnfina kunesto okazos de la 16-a ĝis la 18-a de marto 2012 en Schoonloo, Drenthe. Ne forgesu aliĝi ĝustatempe, se vi volas studi en optimisma etoso kaj belnatura ĉirkaŭaĵo. La nombro da litoj estas limigita!

Studosemajnfino en "De Strubben" en Schoonloo, Drenthe, en marto.

Ans kaj mi komencis sufiĉe frue nian vojaĝon de Leiderdorp al Schoonloo, sed estis tiom da vicoj, ke ni alvenis nur je la sesa kaj duono. Sed staris preta por ni bongusta supo kiel akompananto de niaj kunprenitaj sandviĉoj. Ni instaliĝis en alian ol al ni asignitan ĉambron, ĉar la rulkurteno en ĝi ne funkciis. La vespero estis pasigata en agrabla etoso, helpe de bongustaĵoj sur la tabloj kaj trinkaĵoj sur la ĉareto. Ni interkonatiĝis kaj diskutis pri ĉiaj aferoj, sed ne ĉiam ni parolis Esperanton! La sabatan matenon, post fortiga matenmanĝo prizorgita de niaj kuiristoj Sievert kaj Vinus, ni komencis la lecionojn. La plej granda grupo estis gvidata de Rob (ĉi-foje estis nur unu Rob), en kiu estis ankaŭ mi. Ans partoprenis kiel komencinto la lecionojn de Arjen-Sjoerd kaj Roel. Laŭ tio, kion mi aŭdis de Ans, la grupo tre aktive parolis pri multvariaj temoj. Johan prizorgis preskaŭ privatan instruadon al Vincent, kiu iumomente gluis al ĉiuj ĉeestantoj etikedojn, kiel "instruisto", "komencanto" aŭ "erudiciulo". Sed mi ne forgesu la klason por infanoj aŭ junuloj, kie Marijke per filmo kaj ludoj instruis al filino de Wald. Post bongusta lunĉo kaj paŭzo la lecionoj kontinuis ĝis la vespermanĝo, denove sukcesnumero de niaj kuiristoj. Vespere grupo de viroj parolis longe pri sia servodaŭro en la armeo, malfacile eldireble en Esperanto. Dimanĉon post la matenmanĝo sekvis la lastaj serioj de lecionoj. Post la tagmanĝo oni dankis la instruistojn kaj la kuiristojn, la oficiala foto de la semajnfino estis farita, kaj la volontuloj faris la necesajn puriglaborojn. Fine oni povis elekti aŭ promenadon aŭ pluan lecionon. La plimulto iris promeni. Tiumaniere finiĝis agrabla kaj sukcesplena semajnfino en Schoonloo, pro kio ankaŭ la organizintoj estas dankindaj. Ankoraŭ menciindas la temoj priparolataj en mia lerngrupo ĉe Rob: "evitindaĵoj kaj arkaikaĵoj en PIV", la malferma parolado de Zamenhof en la kongreso de Antverpeno en 1911, tradukita poemo de Truus Menger, testo pri tabelvortoj, kaj paĝoj el romano de Claude Piron.
Ĝis ĉi tie estas la raporto de Kees Neeft, kiu partoprenis la studosemajnfinon kune kun sia edzino Ans.

Roel kaj Arjen-Sjoerd instruis la grupon de komencantoj kaj komencintoj. Estis nur du komencantoj, do ili ĝuis la plenan atenton de la instruistoj kaj sekve devis labori des pli forte! Kun Roel kaj Arjen-Sjoerd ili ekzercis sin pri konversacio, gramatiko kaj prononco. Feliĉe estis ankaŭ tempo por kelkaj ludoj por iom malstreĉiĝi. Poste ili mem dividis la grupon en du partojn. Wald ricevis privatan instruadon de Roel. Kaj nia kuiristo Sievert, senŝeligante la terpomojn, streĉis siajn orelojn por ankaŭ lerni iom da Esperanto! Kaj Marijke sidis kun Shannon ĉe la dvd-aparato, por kontinuigi la videokurson de Mazi en Gondolando. Shannon jam antaŭpreparis sin kun kajero dividita en la partojn: vortaro (propra), reguloj (de la gramatiko) kaj frazoj memorindaj. Tre bone! Marijke kunprenis denove kopiojn de la aktiviga libro por infanoj, kiu apartenas al la kurso. Kaj horloĝon el ligno por ekzerci sin pri la horoj, kaj ankaŭ la kvaronojn kaj minutojn ŝi komprenis! Rigardante, parolante kaj ludante, ili finstudis la unuan parton de la kurso. Eĉ la skemo de la korelativoj estis traktata. Kaj en la paŭzoj ŝi aŭdigis al la patro kion ŝi ĵus lernis. Ĉu tiel la kurso iĝis konkurso? Dum la paŭzoj oni povis aŭdi de tempo al tempo mallaŭtajn orgensonojn. Tio estis Vincent, ludante la puloj-marŝon, sur granda elektrona orgeno, kiu staris en angulo de la sidosalono. Li instruis tiun melodion al Shannon, kaj kune ili ekzercis ĝis Shannon mem povis ludi la tutan melodion. Tre amuze! Kvankam la malmultaj partoprenantoj, 12, la semajnfino estis denove tre sukcesplena.

La sekvonta studosemajnfino okazos de la 4-a ĝis la 6-a de novembro en la Nivon-domo August Reitsmahuis en Hoek van Holland. Ni mendis 34 litojn, kun la ebleco plivastigi ĝis 40. Do aliĝu amase!
Grava komunikaĵo estas, ke Joeri Smolders ne plu estas organizanto, li finis sian laboron. Vinus Lathouwers transprenis lian taskon.
Ni dankas Joeri kore pro lia multa laboro dum la pasintaj 6 jaroj, kaj pro la kunlaborado.
Do la retadreso studosemajnfino@esperanto-nederland.nl ekde nun kondukos al familio Lathouwers.
Poŝta adreso: Kruiszwin 1205, 1788 LE Julianadorp. Telefono: +31 (0)223-643781.

Impresoj de la studosemajnfino

De la 6-a ĝis la 8-a de novembro denove okazis studsemajnfino en la NIVON-domo De Hoogkamer en Vlaardingen (iam mia naskiĝurbo).
Jam vendrede vespere alvenis multaj partoprenantoj. La studsemajnfino por mi persone ne nur estas por plue lerni Esperanton, sed ankaŭ por denove renkonti geamikojn kaj gekonatojn de aliloke el la lando.
Por komencantoj estas bona okazo por ekkoni la parolatan lingvon, klopodi kompreni la paroladon kaj transiri la sojlon por mem kuraĝi paroli.
Ĉu mi mem post tiom da jaroj ankoraŭ bezonas pluan lernadon de la lingvo ? Jes, certe, mi devas konfesi ke malgraŭ preskaŭ ĉiutaga uzado de Esperanto mi ankoraŭ faras multajn erarojn.
Mi forgesis diversajn aferojn, estas aferoj, pri kiuj mi dubas, ofte mi renkontas neatenditajn gramatikajn problemojn.
Estas bone, ke, flanke de niaj klubvesperoj, ekzistas tiaj semajnfinoj, kie ni povas konsulti niajn lertajn, servopretajn kaj precipe paciencajn instruistojn. Honoron al ili !
Nia grupo estis denove internacia, pro la ĉeesto de belga samideanino kun sia filineto kaj nia bulgara amiko Nedko.
Ankaŭ bone estis ke ni povis bonvenigi tiom da junuloj. Entute ĉeestis 30 partoprenantoj.

Ni entuziasme en diversaj grupetoj studis, interrompitaj de la kaf-kaj te-paŭzoj kaj la necesaj manĝoj, bonege preparitaj de niaj organizantoj Marijke, Vinus kaj Juri.
Sed ne nur de ili, ĉar ankaŭ aliaj samideanoj kontribuis al la manĝopreparado, ĉar Marijke kaj Vinus devis intertempe forlasi nin, por sufice longa aŭtoveturado ire kaj revene al Arnhem.
Kompreneble ni devis atenti la liston de deĵoro post la manĝoj kaj la paŭzoj, la liston de la `devigataj volontuloj`.
Sed ĉiuj bonhumore kaj bonvole plenumis siajn taskojn, kaj la aliaj, fakte ĉiuj iom kontribuis al la laboro, bone por la solidareco.

Sabatvespere oni volis al ni montri filmon, sed pro teknikaj mankoj tio estis malsukcesonta.
(Ĉu mi bone komprenis ke mankis iu ĝusta ŝnureto?) Do oni multope, komplike improvizadis kun diversaj ŝnuroj kaj aparatoj, mi eĉ timis ke iu malĝusta ŝnuro enirus la surmuran konektigilon, kaŭzante iun eksplodon.
Sed ĉiuj manipulantoj estis elektronike lertaj kaj finfine oni sukcesis funkciigi la projektadon de la filmo. Bedaŭrinde la sono ne funkciis, ĉu oni parolis ruse, finne aŭ lapone, mi ne ekscius, sed la filmo estis subtitolita en Esperanto.
Sed estis filmo de malmultaj vortoj, la tradukinto ne havis tiom da laboro.
En alia rondo oni vigle parolis (oj, oj, tiom da krokodilado......) , sed ankaŭ ni aŭdis muzikon, de tempo al tempo mi aŭdis pianon, poste la gitaron de Marijke kaj el iu kvadrata kofro de Martien venis iu aparato, kiu pro modesteco ne volis nomi sin akordeonon, sed simple `tirsakon`sed la muziko el tiu sako estis bonega.
Kiel vendrede vespere denove ni malfrue enlitiĝis.
Dimanĉe ni daŭrigis la seriozajn aferojn, studi tiun strangan, sed scivolemigan, preskaŭ ekzotikan, vere lernindan lingvon.
Posttagmeze la vetero fariĝis tiel bona, kun tiel klara blua ĉielo kaj tiel varma suno, ke oni decidis irpreni `freŝan nazon`, promenante en la ĉirkaŭaĵo.
Fine proksime je la kvara ĉio estis preta. Ni adiaŭis, estis fruktodona, sukcesinta semajnfino.
Denove, dankon al niaj instruintoj, kontribuintoj, deĵorintoj, organizintoj, ĉeestintoj, esperante, salutante, dirante:
`Ĝis revido en Schoonloo en marto !`

Musklaku ĉi tie por rigardi la fotoalbumon


Welkom

Esperanto Nederland

Overige

Esperanto leren



Geschiedenis

Gratis

Plaatselijke Groepen

Informatie over de taal

Bonvenon

Esperanto Nederland

Lokaj grupoj

Instruado



Ceteraj

Turista informo

Historio

eLibroj