Studosemajnfino

Grupdomo De Strubben

La venonta studosemajnfino okazos en la grupdomo De Strubben en Schoonloo de la 16-a ĝis la 18-a de marto 2012.

Por kiu

La studosemajnfino taŭgas por ĉiuj, nekonsidere aĝon aŭ scion.
Estas grupo por komencantoj, kiuj neniam antaŭe lernis Esperanton ĝis progresantoj kiuj povas partopreni en konversacia grupo.

Pli da informoj

Por pli da informoj legu ĉi tie la faldfolion kun la programo kaj aliaj sciindaĵoj, aŭ kontaktu: Vinus Lathouwers.
Por havi impreson pri studosemajnfino rigardu kelkajn fotojn kaj legu raporton ĉi tie.

Aliĝi

Plenigu la retan aliĝilon.
Ĉu vi preferas aliĝilon paperan? Alklaku ĉi tie kaj printu.

Kostoj kaj pago

Partopreno kostas por persono € 70,- (membroj de Esperanto Nederland/NEJ aŭ propra landa asocio € 60,-). Antaŭpagendaj estas € 50,- (membroj € 40,-).
La prezo inkluzivas: tranoktadon, manĝojn, kafon kaj teon inter la lecionoj.
La semajnfinon ebligas volontuloj.

La antaŭpago estu en la konto de Esperanto Nederland ne pli malfrue ol 9a de marto 2012. (aŭ en UEA-konto esne-h).
Triodos Bank n-ro 78.68.44.167 nome de Esperanto Nederland en Nijkerk,
BIC-kodo: TRIONL2U
IBAN: NL10TRIO0786844167

Evt. restsumon vi pagu sur la loko mem.

Kiel atingi

per publika transporto
trajne

internacia vojplanilo
vojplanilo

Welkom

Esperanto Nederland

Plaatselijke Groepen


Esperanto leren

Overige

Gratis

Bonvenon

Esperanto Nederland

Lokaj grupoj


Instruado

Turista informo

Ceteraj