Nederlando, malalta lando, altaj ambicioj
La surprizaj nederlandanoj. Ili enloĝas pli ol dek-ses-milionojope 41 528 kvadratkilometran areon (mezgranda ĝis malgranda lando). Pro tio Nederlando estas unu el la plej dense loĝataj landoj en la mondo. Oni cetere bone adaptiĝis al tiu situacio.Tiel bone ke el la tuta mondo arkitektoj, urbanizistoj kaj planistoj venas al Nederlando por rigardi kiel oni aranĝas la aferojn. La plijmulto de la eksterlandanoj konas Nederlandon pro tulipoj, muelejoj kaj lignoŝuoj. Kaj multaj eksterlandanoj scias ke Nederlando estas malalta lando, kie la akvo ĉiam embuskas por repreni la konkeritan landon, sed estas malmultaj eksterlandanoj kiuj scias ke Nederlando okupas la okan lokon sur la mondranglistoj de eksportistoj kaj investistoj, estas sur la mondranglisto la tria eksportisto de agrikulturaj produktoj, post Usono kaj Francio, nombras 15 Nobelpremiitojn pro meritoj sur la tereno de paco, kemio, fiziko, medicino kaj ekonomio.
Koncize: Nederlandanoj loĝas sur malvasta areo, sed pensas vaste, se temas pri ekonomio, kulturo, agrikulturo, scienco, historio, arto, ilia progresema politiko koncerne socialan kaj kulturajn aferojn kaj - ne forgesenda - sporton.
Pontkonstruistoj
Nederlando estas fakte delto de la grandaj riveroj Rejno, Mozo kaj Skeldo.
Pro grandaj klopodoj dum jarcentoj sur la tereno de akvoscienco Nederlando
akiris la respekton kiun ĝi nun havas. La batalo kontraŭ la akvo
estas io, pri kio nederlandanoj fieras. Tiu batalo certe kontribuis al ilia
decidemo kiam temas pri realigo de tio, kio ŝajnas nerealigebla.
Alia trajto kiu rilatas al akvo, estas ke nederlandanoj bone kunlaboras, ĉar
multaj partioj devas interkonsiliĝi pri la akvomastrumado. Tio estiĝis
dum la historio. Ene de diversaj internaciaj organizaĵoj en Eŭropo
nederlandanoj ofte estas rigardataj, kaj kelkfoje petataj kiel pontkonstruistoj.
La Lando
La lando estas reĝolando. Plene nomita la Reĝolando de la Nederlandoj.
Al ĉi tiu reĝolando apartenas kelkaj insuloj en la Kariba regiono:
Nederlandaj Antiloj kaj Arubo. Ofte oni nomas Nederlandon ankaŭ Holando.
Tio estas fakte la nomo de la du okcidentaj marbordaj provincoj: Nord-Holando
kaj Sud-Holando, kiuj en la historio ludis gravan rolon.
Pro sia situo apud la maro ĉi tiuj provincoj ankoraŭ ege gravas
por la nederlanda ekonomio. Ĉi tie du gravaj okcidenteŭropaj riveroj,
Rejno kaj Mozo, elfluas en la maron. Pro Roterdamo kun ĝia haveno, la plej
granda en la mondo, oni konsideras Nederlandon grava pordego al Eŭropo.
Cetere, ne nur por ŝipoj, Nederlando posedas Schiphol, unu el la plej
grandaj flughavenoj en Eŭropo.
Ĉiuj grandaj urboj havas sian propran karakteron, kvankam ili interapudas.
Tiun areon, ofte nomatan Randstad (randurbo), ĉirkaŭatan de la urboj
Amsterdamo, Utreĥto, Hago kaj Roterdamo, oni konsideru unu urba regiono
kun pli ol dek milionoj da loĝantoj. Amsterdamo allogas multajn turistojn
per siaj historia centro, majestaj domoj, muzeoj kaj unika kanalaro. Sed ankaŭ
Hago, Delft, Harlemo, Utreĥto, Groningeno kaj Mastriĥto, ĉiuj
havas siajn historiajn konstruaĵojn, monumentojn, muzeojn, tradiciojn
kaj eventojn. Okulfrape moderna arkitekturo karakterizas Roterdamon, ekzemple
la Erasmo-ponto, kromnomata la cigno.
Inundokatastrofo
Multaj pontoj, digoj, ventmuelejoj kaj pumpejoj formas unikan fonon, kiu ilustras la kontraŭakvan defendon de Nederlando, kun Deltawerken (la deltoverkoj) kiel provizora kulmino. Per tiuj laboroj, post la inundego en 1953, oni baris ĉiujn ŝanelojn kaj marbranĉojn en la provincoj Holando kaj Zelando. La ŝtormflusaj baraĵoj ĉe Roterdamo finlabore pretigitaj en 1997, konsistas el du ĉarniraj pordegoj, kiuj, dum flusego, fermos la 360 metrojn larĝan Nieuwe Waterweg (nova akvovojo: al- kaj demara irejo de la haveno). Tiel ĉirkaŭ miliono da homoj en tiu regiono estas protektataj kontraŭ inundoj kaj krom tio oni respondece traktas la vivmedion. Pli-malpli kvarono de Nederlando situas sub la marnivelo. La Malalta Nederlando plejparte konsistas el ebenaj polderoj, areoj ĉirkaŭataj de digoj, kie oni teknike mastras la akvonivelon. De la 16-a jarcento oni senakvigis per ventmueliloj eĉ tutajn enlandajn lagojn.
Religio
Post la Reformacio en la 16-a jarcento Nederlando dividiĝis en protestantan
kaj romkatolikan partojn. La limo inter ili iris proksimume de la sudokcidento
al la nordoriento. Norde de tiu linio loĝis la protestantoj, sude la
katolikoj. La protestanta komunumo pludividiĝis en multajn grupojn, kiel
ekzemple kalvinanoj, reformacianoj, kaj luteranoj. Krome, jam de la 17-a
jarcento, Nederlando konas judajn religianojn. Ili estis precipe posteuloj
de rifuĝintoj el Hispanio kaj Portugalio. Venis ankaŭ multaj hugenotoj
el Francio al Nederlando. Poste envenis hinduoj kaj islamanoj el la iamaj
nederlandaj kolonioj, Indonezio kaj Surinamo. Pro la alveno de enmigrantoj
el interalie Maroko, Turkio, Indonezio kaj Surinamo ekde la mil-naŭcent-sesdekaj
jaroj, la nombro da islamanoj tre plialtiĝis. En Nederlando nun vivas
preskaŭ unu miliono da islamaj homoj.
Ekde la mezo de la antaŭa jarcento la influo de la eklezio en Nederlando
malgrandiĝis. La tradicio, aniĝi al la gepatra religio iom post
iom abraziiĝis. Unue tiu sekularigo okazis inter protestantoj,
sed poste ankaŭ inter katolikoj. Ĉirkaŭ duono de la nederlandanoj
jam ne estas ano de eklezio. Tamen la diversaj religiaj komunumoj ankoraŭ
grave rolas socie.
Religia libereco estis ankrita en la konstitucio de 1848. Krom tio Nederlando
havas apartigon inter religio kaj politiko. Tio signifas, ke la ŝtato
ne miksas sin en internajn aferojn de religiaj kaj vivkonceptaj organizaĵoj.
Siaflanke tiuj organizoj ne miksiĝu en ŝtatajn aferojn. La registaro
tamen povas ludi stimulan rolon. Tiel la leĝo pri kvalito de zorginstitucioj
postulas, ke zorgoferantoj disponigu en sia domo mensan flegadon kiel eble
plej akordiĝantan kun la religio aŭ vivkoncepto de la pacientoj.
Multkultureco
Antaŭe la nocio verzuiling (sektismo) karakterizis
la aranĝon de la nederlanda socio. La vorto celas la ekzistadon de pluraj
vivkonceptaj segmentoj (katolika, protestanta, socialista, liberala), kiuj
funkcias sen reciprokaj influoj.Tiun fenomenon oni retrovas ĉe la amaskomunikiloj,
instruado, kaj interesorganizaĵoj.
La disiĝo kaŭzis relative malmulte da incitado inter vivkonceptaj
grupoj: ĉiu grupo ja preskaŭ memstare vivis apud la aliaj. Cetere
la unua artikolo de la Nederlanda Konstitucio tekstas: ‘ĉiu, kiu
troviĝas en Nederlando, samkaze estu traktata sammaniere.
Diskriminacio pro religio, vivkoncepto, politika inklino, raso aŭ pro
kio ajn estas malpermesata.
Estas nur malmultaj nederlandanoj, kiuj ne havas enmigrinton inter la pragepatroj.
El la nuntempa nederlanda populacio 18% havas origine nenederlandan naciecon.
La hodiaŭan allaspolitikon karakterizas retenemo, ĉar Nederlando
estas unu el la plej dense loĝataj landoj en la mondo. La registaro
antaŭ kelkdek jaroj, ankoraŭ praktikis aktivan
elmigropolitikon pro la sama kaŭzo. En la 60-aj kaj 70-aj jaroj oni denove allogis multajn gastlaboristojn,
ĉar deficitis la labormerkato.
La lastajn jarojn alilandano estas akceptata nur se lia veno estas profitiga
por Nederlando, se paktoj devigas, aŭ se montriĝas gravaj humanecaj
kialoj por allaso. Por akceptitaj eksterlandanoj la registraro praktikas aktivan
integradpolitikon.
La nederlanda lingvo
La nederlanda lingvo estas la gepatra lingvo de ĉirkaŭ 22 milionoj
da nederlandanoj kaj flandroj (nederlandlingvanoj en Belgio) En la nordokcidento
de Francio krome 60 000 homoj parolas nederlandan dialekton. En Nederlandaj
Antiloj kaj Aruba kaj en la antaŭa nederlanda kolonio Surinamo la nederlanda
ofte estas uzata de aŭtoritatuloj kaj en la edukado.
Pro historiaj ligoj, ankaŭ multaj juristoj kaj historiistoj en Indonezio
parolas la nederlandan. Por la afrikansa, parolata en Sud-Afriko, la nederlanda
estis la bazo.
Ankaŭ aliajn lingvojn influis la nederlanda, precipe sur la terenoj de
navigacio, hidraŭliko kaj agronomio.
La nederlandan oni instruas en ĉirkaŭ 250 universitatoj en la tuta
mondo. En la franclingva parto de Belgio, Nord-Francio kaj Germanio multaj
lernejanoj elektas la nederlandan kiel duan lingvon. Nederlando kaj Flandrio
fondis en 1980 la organizaĵon Nederlanda Lingvounuiĝo, kiu mondvaste
favoras la lingvon kaj faras regulojn por ortografio kaj gramatiko.
En la provinco Frislando estas parolata dua lingvo. Tiu, la frisa, oficiala
minoritata lingvo, estas la gepatra lingvo de pli-malpli 400 000 frisoj. Ĝi
interalie similas la anglan kaj la skandinavajn lingvojn. La nederlanda tamen
estas en la tuta lando la baza lingvo, do ankaŭ en Frislando.
Vizito al Nederlando
Nederlando estas populara turisma celo. En 2002 ĉirkaŭ 9,8 milionoj
da turistoj el multaj mondopartoj vizitis nian landon. Pli ol kvarono de la
eksterlandaj vizitantoj venis el Germanio, sed ankaŭ Britio, Usono kaj
Kanado, Belgio kaj Italio reprezentiĝis bone. La eksterlandaj turistoj
elspezas en Nederlando pli-malpli 8,1 miliardojn da eŭroj jare. Tio superas
la eksportvaloron de floroj kaj plantoj.
Amsterdamo estas la plej populara celo por eksterlandaj turistoj. En muzeoj
kiel Rijksmuseum (Ŝtata Muzeo) kaj Vincent-van-Gogh-Muzeo, multaj eksterlandanoj deziras rigardi propraokule la kanalzonon
kun la majestaj komercistaj domoj kaj sperti la etoson de libereco kaj kreemo. Sed Nederlando en multaj
landoj konatas ankaŭ pro floroj. La bulbokampoj en Nord- kaj Sud-Holando,
kun narcisoj, hiacintoj kaj tulipoj, plej belaj en aprilo kaj majo, altiras
ĉiujare multajn centmilojn da turistoj.
Nederlando havas longan marbordon kaj grandan diversecon de multjarcentaj
vilaĝoj, urboj kaj netuŝitaj naturbelaĵoj. La strandoj konvenas
por surfado, velado kaj naĝado. Ankaŭ pli enlande estas multaj akvosportebloj.
Nederlandanoj multe esplorrigardas sian landon boate aŭ bicikle, sed
ankaŭ multaj eksterlandanoj tion faras. Nederlando havas milojn da kilometroj
je biciklovojetoj (pli ol kiu ajn lando en la mondo). Oni povas laŭiri
speciale indikitajn itinerojn, tra naturterenoj, de vilaĝo al vilaĝo
ktp. Bicikli en nia ebena lando estas malpli penige ol en aliaj landoj,
almenaŭ, se oni ne rekontas kontraŭventon.
Promocion kaj merkatesploradon de Nederlando kiel feriolando prizorgas la
Nederlanda Oficejo por Turismo kaj Kongresoj (NBTC), havante 17 filiojn en
Eŭropo, Nord-Ameriko kaj Sudorient-Azio. En Nederlando
multaj turismaj agentejoj (VVV-kantoren) informas turistojn.