Sekcio Nijmegen - Klubo 'Zamenhof'
Ĉu vi loĝas en Nijmegen kaj emas esperantumi?Esti komencanto aŭ progresanto ne gravas: ĉiuokaze vi estas kore bonvena dum nia klubvespero!
Ni kunvenadas vespere ĉiun kvaran merkredon de la monato kaj amuziĝas per prelegoj, lingvaj ludoj kaj gramatikaj ekzercoj.
Flanke de tio ni informas unu la aliajn pri aferoj, kiuj koncernas nederlandajn esperantistojn. Nia kunvenejo estas:
Wijkpost Hatert
Couwenbergstraat 22, Nijmegen
Tel: +31 (0)24 355 49 36
aŭ +31 (0)24 350 20 00 Ĉu vi interesiĝas?
Sendu retmesaĝon al Jan Bemelmans.
Aŭ telefonu al Hein Wernik:
Tel: +31 (0)24 377 55 91.
Montri pli grandan mapon