Esperantokunveno en Amsterdamo
Ĉiun 2-an dimanĉon de monato oni donas la okazon kunveni, kaj renkonti novajn vizaĝojn.
Ni esperas, ke regule ripetiĝas ĉi tiuj renkontiĝoj, kie oni povas interrilati libere kaj senĝene, interŝanĝi novaĵojn kaj plani.
Ankaŭ por tiuj, kiuj (eble jam delonge) deziras konatiĝi kun esperantistoj, povas esti alloga la kombinaĵo Amsterdamo kaj libere alirebla, publika loko.
Simple eniru.
Ni esperas, ke ankaŭ homoj de aliaj regionoj enplektas la renkontiĝon en sian amsterdaman tagordon.
La kunvenoj komenciĝas je 12h00, ĝusta tempo por trinki kafon kaj post nelonge ĝui lunĉon aŭ nur bulkon.
Ne estas (ankoraŭ) specifa programo, sed se vi ŝatas atentigi pri io, bonvolu sciigi.
Ni finas je 14h00.
Vi pagu neniun kotizon, sed nur la konsumitaĵojn de vi mem.
La kunvenejo montriĝos por multaj surpriza.
Adreso:
Hotel Prins Hendrik
Prins Hendrikkade 52-57
NL-1012 AC Amsterdam
tel.: +31(0)206 237 969
(iru iom dekstren venante el la stacidomo; ĝuste antaŭ Zeedijk).
Montri pli grandan mapon
Por pliaj informoj vi kontaktu Peter Ebenau (tel.: +31(0)204 651 845 aŭ +31(0)6 1424 0870)
Plej prefere per : retpoŝto
Notu jam ĉiun 2-an dimanĉon en vian agendon.
Ĉu vi volas resti bone informita pri la kunvenoj aŭ aliaj novaĵoj? Sciigu nin. Tio ankaŭ faciligas informadon pri tujaj, lastmomentaj ŝanĝoj.