Sekcio Alkmaar
En Alkmaar ekzistas floranta Esperanto-klubo, kiu en 2001 festis sian 50-jariĝon.
Sekcio Alkmaar aliĝis al landa asocio Esperanto Nederland.
Ĉiun trian lundon de monato ni kunvenas je 20.00 h laŭ diverstema programo, kaj kelkfoje eksterlandano prelegas en kvartala domo Buurthuis De Watertoren situanta en van Teylingenstraat 20 1815 CL (ine de Forestusstraat, je promena distanco de stacidomo Alkmaar. Parkadejo disponeblas, vidu la mapon sube).
La kunvenojn ni enkalendarigis.
Vi povas ekhavi impreson de niaj aktivaĵoj rigardi nian fotoalbumon
.
Laŭdezire ni veturigas vin de la stacidomo per aŭtomobilo.
En Heiloo ni okazigas dum posttagmezoj plezurigajn kaj interesajn konversaciojn,
parolante pri memproponataj temoj..
La klubo posedas propran
bibliotekon enhavantan pli ol mil diverstemajn librojn.
Ankaŭ ni eldonas nian propran bultenon "La Fromaĝokloŝo"
je vi trovas PDF-version de nia bulteno:
januaro
2011
oktobro
2010
julio
2010
aprilo
2010
Ni havas ankaŭ Esperanto-koruson, "Malvo" kiu
kantas dum diversaj aranĝoj en- kaj eksterlandaj.
Kio estas la plusvaloro de Esperanto vi eble vin demandas. Nu:
- Via amikaro konsiderinde pligrandiĝos.
- Vi povos legi periodaĵojn el ekz. Ĉinio, Siberio, Koreio aŭ el kiu ajn lando.
- Post lernado dum nur unu vintro vi povos retpoŝti aŭ korespondi kun esperantistoj en la tuta mondo.
- Havante Esperanton 'en la valizo', junuloj povos senpage tranokti dum vojaĝoj tra la tuta mondo.
En ĝemela urbo Troyes: Esperanto-grupoj de Alkmaar, Darmstadt, Chesterfield kaj Troyes.
Pli da informoj?
Kontaktu:
B. Klijn, sekretario
Klipper 119
1721 GW Broek op Langedijk
Tel.: +31 226 31 41 83
Aŭ retpoŝte.
nia renkontejo weergeven op een grotere kaart