Novaĵarkivo
Faulhaber-konferenco en Amsterdamo
La 10-an de oktobro 2009 okazis la Faulhaber-konferenco en Amsterdamo.
Legu pri tio la raporton de Arjen-Sjoerd de Vries.
Ŝtonpecoj el via urbo - en internacia monumento!
La konata franca esperantisto kaj entreprenisto Michel Basso konstruos en aŭtuno 2009 du belajn, grandajn monumentojn: 'Espero' kaj 'Esperanto' en Herzberg am Harz (Esperanto-urbo, Germanio).
Por esprimi la mondan solidarecon al la oficiala Esperanto-urbo Herzberg am Harz estas akceptataj ŝtonetoj el la tuta mondo por la betonkrustoj de la monumentoj.Ŝtonetoj ne nur de individuoj sed ankaŭ de formalaj Esperanto-organizaĵoj (kluboj, asocioj, instancoj). Multaj ŝtonetoj jam alvenis el diversaj landoj kaj famaj lokoj, ekz. vitra fragmento kaj ŝtonetoj de la fama Esperanto-platsen en Gotenburgo, Svedio, kaj el Jerusalemo, Hiroŝimo ktp. Se vi volas kapti la okazon kaj kontribui per simbola konstruero al la monumentoj, sendu ŝtoneton aŭ eble vitraĵeton aŭ iun tiaĵon el via urbo, loko aŭ regiono. Bonvolu mencii kun la ŝtoneto viajn nomon, loĝlokon kaj lando, la trovlokon, specon de la ŝtono kaj similajn sciindaĵojn. Estas bonvenaj eĉ eventualaj interesaj rakontetoj ligitaj al la sendita ŝtoneto; oni zorgos pri preciza dokumentado de ĉio... Eventuale vi povus transdoni viajn ŝtonetojn persone dum la UK al Peter Zilvar, Zsófia Kóródy aŭ Harald Schicke. Sed prefere sendu ilin poŝte al: Germana Esperanto-Centro / Interkultura Centro Herzberg
Grubenhagenstr. 6
D-37412 Herzberg/Harz, Germanio
Esperanto celebras
Antaŭ 150 jaroj naskiĝis d-ro L.L. Zamenhof, la iniciatinto de la internacia lingvo Esperanto.
Instigite de Zamenhof-jaro 2009, pro kiu okazas en la tuta mondo ĉiaj aktivaĵoj, la asocio Esperanto Nederland sendis leteron al tiuj, kiuj loĝas en stratoj samnomigitaj laŭ Zamenhof.La letero informis pri Zamenhof kaj pri Esperanto. Estas ja ĉiam interese scii la signifon de stratnomo. En Nederlando kaj en multaj aliaj landoj troviĝas multaj komunumoj, kiuj honoris Zamenhof per stratnomo.
Forpaso
Adriana J. Middelkoop (1913-2009) forpasis la 14-an de novembro en Hilversum (Nederlando).
Ŝi lernis Esperanton en la 30-aj jaroj. Ĉiu nederlandlingva esperantisto konis ŝian nomon pro ŝia vortaro Nederlands-Esperanto-Nederlands, kies unua eldono, 427-paĝa, aperis en 1971 en la prestiĝa vortara serio Prisma de la eldonejo Spectrum.
Ĝi estis laŭdata kaj konsiderata unu el la plej bonaj Esperanto-vortaroj.
Reviziita eldono aperis en 1986 kaj represo jam en 1987.
Middelkoop membris en la ekzamenkomisiono de Nederlanda Esperanto-Asocio 1965-1987. Ŝi estis estrarano de NEA 1967-1982 -- en jarkunvenoj oni ofte laŭdis ŝian protokoladon kaj plenumon de la kultura tasko.
Ŝi membris ankaŭ en la ŝtata ekzamenkomisiono pri instrukapableco de Esperanto. Middelkoop estis privat-docento pri Esperanto ĉe la Universitato de Amsterdamo 1969-1978 kaj artikolis i.a. pri leksikografio kaj terminologio.
En 1950 aperis ŝia konciza faktaro por elementaj ekzamenoj, Doktoro Zamenhof, Esperanto kaj la Esperanto-movado (3-a eld. 1984).
Ŝia prelego Humuraj trajtoj en la Esperanto-literaturo, farita okaze de ŝia enoficiĝo kiel privat-docento en 1969, aperis en dulingva eldono en 1994.
Ŝi tradukis Elektitaj eldiroj de la sankta profeto Mohammad kaj Elektitaj partoj el la verkoj de la promesita mesio (ambaŭ 1991).
Middelkoop estis honora membro de UEA ekde 1988 kaj de ILEI ekde 2004.