Aktualaĵoj

Amsterdama Rondo invitas

Kun plezuro ni invitas vin al la proksima kunestado en Amsterdam en dimanĉo la 12-a de februaro 2012. Finiĝo ĉirkaŭ la 14-a horo.

En nia januara kunveno plurajn temojn ni pridiskutis. Ĉio “sub gvido” de Johan van der Hoek. Pro diversaj kialoj ne ĉeestis la organizantoj Peter Ebenau kaj Ans Bakker-ten Hagen. Sed ĝuste tiam montriĝas, ke ne nepre la gvidanto estu ĉiam la sama persono. La ĉeestantoj ĝuis, kaj tio gravas! Johan kaj Jannie rakontis pri la informa stando, en kiu ili prezentis Esperanton. Rezulto: anoncis sin kaj efektive venis kelkaj personoj, kiuj nun sekvas kurson elementan. Alia persono havas la privilegion sekvi kurson privatan je meza nivelo. Sukceson ni deziras al Johan kaj al la studantoj! Rob Moerbeek prezentis erojn el libro verkita de lia frato. Kompreneble ĉiuj temoj logas diskuton inter la ĉeestantoj. Neniam oni enuas!

En la februara kunveno venos gasto. Li plurfoje partoprenas kiel unu el la ĉeestantoj. Kelkfoje lin akompanas la filineto Dzinghi (verdire: li akompanas ŝin). Jes, temas pri Dennis van der Heijden. Dennis loĝis kaj laboris dum iu periodo en la afrika lando Ganao. Tie li renkontis “fremdan” kulturon (eble kelkfoje eĉ strangan kulturon). En Ganao Dennis konatiĝis ne nur kun la popolo sed ankaŭ kun la (ĉefa) triba lingvo. Pri tiu periodo kaj pri multaj facetoj li rakontos al ni en la februara kunveno. Ni, fidante tre interesan tagmezon, kore invitas vin partopreni en “La Amsterdama Rondo”

dimanĉon, la 12-an de februaro 2012 en Hotel De Koopermoolen.

Cetere jam nun ni informas pri la kunveno en la 11-a de marto 2012. Tiam estos nia gasto prof. d-ro Wim Jansen. Li informos nin pri la labormetodo en la katedro Interlingvistiko kaj Esperanto ĉe la Universitato de Amsterdam, pri la ĝisnunaj atingoj, pri estontaj ebloj.

Kunvenejo: De Koopermolen, Warmoesstraat 5 en Amsterdam. Venante el la Centra Stacidomo, okcidenta flanko, vi iru al Hotel Victoria (Prins Hendrikkade), transiru la tramrelojn de Damrak, eniru Nieuwe Brugsteeg. Je via dekstra mano troviĝas Warmoesstraat kaj Hotel De Koopermoolen.
Venante el la Centra Stacidomo, orienta flanko: iru al St. Nicolaaskerk, (Prins Hendrikkade), daŭrigu dekstren ĝis St. Olofssteeg. Eniru ĝin, sekva strato estas Warmoesstraat. La Amsterdama Rondo kunvenas ĉiun duan dimanĉon en la monato de la 12.00-a ĝis la 14.00-a.

Kiom kostas? En la kunveno vi pagas por tio, kion vi konsumas. La prezoj estas averaĝaj restoraciaj prezoj por trinkaĵoj kaj manĝaĵoj.


Montri pli grandan mapon

Ĝis la revido en la venonta dimanĉo,
Ans Bakker-ten Hagen +31(0)206 421 853)
Peter Ebenau +31(0)206 946 073)
“La Amsterdama Rondo” – kunvenoj de esperantistoj ĉiun duan dimanĉon en monato.

Okaze de la Internacia Virina Tago – 8-a de marto 2012

Januaro 2012 - La pasintjaraj problemoj, komence de marto 2011, ĉirkaŭ la atomcentraloj en Japanio, kiujn damaĝis la cunamo kaj la tertremo, denove klare montris, kiel riska estas tiu speco de energio, kiel danĝerplena por la sano de nuntempaj homoj kaj eĉ por sekvaj generacioj – ĉar kiam solviĝos tiuj problemoj, tiuj riskoj je poluo ktp? Kiam sendanĝeriĝos ties rezultoj?

Ne nur la novaĵagentejoj vaste informis pri tio, sed la tuton ankaŭ ege emfazis la impona raportaĵo de s-ro Jasuo Horo – Tertrema Katastrofo de Japanio 2011; Taglibro – eldono de Monda Asembleo Socia (MAS) kaj Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), 2011 (171 paĝoj).

Persone min tio ĉi nur des pli konvinkis kiel riska estas la tuta invento de nuklea energio, home produktata. La nuna memorigado pri la Virina Tago 2012 iel estas ligita al tiu ĉi memorigado: ĝuste antaŭ unu jaro okazis la katastrofo.

Tial kun plezuro mi subtenas vian sloganon: Ni bezonas nek nukleajn armilojn nek nukleajn centralojn. Ni bezonas pacan kaj puran mondon.

Mi deziras al ĉiuj – sed ĉi-tage speciale al ĉiuj virinoj – la forton realigi tion ĉi!
Gerrit Berveling
prezidanto de Esperanto Nederland
membro de la Akademio de Esperanto

Kongreso pri Beatrijs en Hago: 28-30 sep 2011. Internacia kaj interfakula kongreso Beatrijs en la mondon!

Oktobro 2011 - La antaŭ-vesperon, la 28-an, en salono de Haagse Kunstkring (Haga Art-rondo) oni voĉlegis el la origina mezepoka nederlanda teksto. Poste oni prezentis kelkajn nove faritajn nacilingvajn tradukojn. Sekvis impona recitalo (en la franca kaj nederlanda) kun fragmentoj el operoj pri Beatrijs de la komponistoj Willem Landré kaj Ignace Lilien. Jam en ĉi tiu antaŭa vespero partoprenis dekoj da homoj el pluraj landoj.

La 29-an kaj 30-an de septembro en la Reĝa Biblioteko mem sekvis la kerna kongreso, kun preskaŭ cent partoprenantoj el dek du landoj. Vespere la 29-an oni spektis en Koninklijke Schouwburg (Reĝa Teatro) kortuŝe impresan afrikansan prilaboraĵon kun akcento precipe sur la sorto de prostituitinoj. La tuto estis kvazaŭ Pentekosta travivaĵo: tiom da homoj el tiom da nacioj – kaj ĉiujn oni povis aŭskulti paroli en la propra nederlanda lingvo. Ĉeestis ekzemple studentoj el Pollando, el Hungario, docentoj el Rumanio, el Italio ktp. Kompreneble ĉeestis homoj ankaŭ el Sud-Afriko, la kariba teritorio, Nederlando kaj Belgio. Ne ĉiujn mi elnombros: oni prezentis la historion pri la ekesto de la mezepoka libro, en kiu troviĝas la sola ekzemplero de Beatrijs, pri ĝia famiĝo kaj nuna konateco, ĝiajn tradukojn multlingve – ankaŭ en pluraj lokaj dialektoj de Nederlando. Oni prelegis pri etikaj, teologiaj kaj sociaj-kulturaj bazoj de la rakonto. Estis du tagoj plenaj de prelegada stafeto (preskaŭ 50 parolantoj), paŭzetoj, personaj diskutoj, babiladoj ktp. ktp. Ĉio ĉi en tre malstreĉa kaj amika etoso. Entute oni traktis pli ol 20 tradukojn en malsamaj lingvoj (i.a. en Esperanto).

Multajn gratulojn pri ĉi tiu sukcesa internacia plurmedia kongreso al la organizintaj profesoroj Ton van Kalmthout, Orsi Réthelyi kaj Remco Sleiderink respektive el Nederlando, Hungario kaj Belgio.

La 36-a sesio de la Ĝenerala Konferenco de Unesko

Oktobro 2011 - La 36-a sesio de la Ĝenerala Konferenco de Unesko estis inaŭgurita en Parizo la 25-an de oktobro kaj daŭros ĝis la 5-a de novembro. Universala Esperanto-Asocio, kiu havas oficialajn rilatojn kun Unesko ekde 1954, partoprenas ĝin kiel invitita observanto pere de siaj konstantaj reprezentantoj en Parizo, Renée Triolle, Barbara Despiney kaj François Lo Jacomo.

Kiel prezidanto de la Ĝenerala Konferenco estis elektita la hungara Unesko-ambasadorino Katalin Bogyay, konata pro sia laboro por interkultura dialogo kaj antaŭenigo de kultura diplomatio. En sia inaŭgura parolado la ĝenerala direktorino Irina Bokova elstarigis: "La defioj de paco kaj daŭripova evoluigo nuntempe situas en edukado, scienco, kulturo kaj kundivido de scioj. Ĉio ĉi postulas pli fortan rolon de Unesko".

La 26-an kaj 27-an de oktobro kadre de la Konferenco okazis 'Forumo de Gvidantoj', kun partopreno de pluraj ŝtatestroj, pri la temo "Kiel Unesko kontribuas al la konstruado de kulturo de paco kaj al daŭripova evoluigo?" Alia kulmino estos la plenkunsido de la 2-a de novembro, kiu estos dediĉita al la 10-a datreveno de la adopto de la Universala Deklaracio de Unesko pri Kultura Diverseco.

De la 17-a ĝis la 20-a de oktobro okazis la 7-a Junulara Forumo, kies temo estis "Kiel junularo kondukas ŝanĝon" kaj kiu celis prepari rekomendojn al la Ĝenerala Konferenco. UEA ricevis inviton ĉeesti ankaŭ ĝin kiel observanto kaj delegis kiel reprezentantojn du aktivulojn de sia junulara sekcio TEJO, nome Veronika Poór kaj Nico Huurman. Ambaŭ partoprenis aktive en la diskutoj de la Forumo. Iliaj atentigoj pri la neceso gardi lingvan diversecon kiel esencan parton de kultura diverseco ricevis apogon de pluraj aliaj reprezentantoj. Mencio pri lingva diverseco tamen ne eniris la finan raporton, kiu estis aprobita esence tia, kia ĝi estis preparita antaŭ la Forumo. La raporto tamen rekomendas al la membroŝtatoj de Unesko kreskigi la konscion de la junularo pri la bezono konservi la palpeblan kaj nepalpeblan kulturan heredaĵon, kaj enhavas plurajn aliajn rekomendojn, kiujn UEA kaj TEJO dividas.

Grava eblo por retaj lernantoj

Kvankam per la Esperantaj retradioj eblas ekzerci sin en la prononco de nia lingvo, ili donas nur la eblecon aŭskulti tekstojn sen vidi ilin skribitaj. Nun la aŭstro Anton Oberndorfer kreis la retpaĝon Esperanta Retradio, en kiu li aŭdigas ĉiutage mallongan paroladon pri diversaj temoj. La avantaĝo estas, ke tie oni povas la tekston ne nur aŭdi sed ankaŭ legi, kio estas tre efika por ekzerci sin en la prononco.
Esperanta Retradio aŭdeblas kaj legeblas ĉi tie.

Indonezio

Post mia antaŭa peto por helpi venigi indonezianojn al UK jam venis mono, sed ni bezonas pli... ĉar por ili estas tre malfacile pagi kaj vizon, kaj pasporton, kaj asekuron, kaj flugbileton, kaj ĉiujn kostojn surloke en Eŭropo.... Por ke ni povu certigi la venon de almenaŭ unu aŭ du indonezian(in)ojn al UK aŭ IJK, necesas ke ni havu sufiĉe da mono jam antaŭ la mezo de aprilo, ĉar tiam ili povas ekpeti la vizon, kaj necesas aĉeti la biletojn kiel eble plej frue ĉar la prezoj altiĝos. Eblas pagi al la Triamonda Kaso aŭ al la konto Azio, ambaŭ ĉe UEA, kun mencio 'indonezianoj al UK'.
Legu plu

Esperanto-ekzamenoj

Eble vi scias, ke ni planas KER-ekzamensesion je nivelo C1 por la 12-a de februaro 2011. Ni esperas, ke ankaŭ vi partoprenos kaj trapasos ĝin. La ekzameno konsistas el du ĉefaj partoj, skriba kaj parola. Al tiu lasta apartenas ankaŭ la aŭdkomprena parto, dum kiu vi aŭskultos du sonregistraĵojn kaj devas respondi al demandoj. La tuta ekzameno fareblos ene de unu tago. La skriba testo daŭros oficiale kvar horojn, la laboratoria kvardek minutojn kaj la parola parto 20 minutojn. Depende de la aliĝoj ni fiksos la tempon de la diversaj partoj tiel, ke ĉiu aliĝinto povu atingi la Centran Oficejon kaj kune komenci la skriban parton. La tempon de la individuaj ekzamenoj ni fiksos priparolante ĝin kun ĉiu kandidato aparte. Detalajn informojn pri la postuloj, prezoj, regularo kaj aldone ankaŭ specimenojn vi trovas ĉe la sube indikitaj ligoj. Por prepariĝi ni konsilas konsulti ankaŭ la eldonaĵon Esperanto de nivelo al nivelo. La aliĝformularon mi petas resendi al mia adreso. Oni pagu surloke. La afiŝo indikas la ĉi-jarajn prezojn, kiuj validos por la aliĝintoj ĝis la 31-a de decembro. La ekzamenkotizoj iom plialtiĝos en la sekva jaro.
Jen pliaj ligoj al la materialoj :

Beatrijs, Esperanto kaj Gerrit Berveling

Kiu ne konas la mezepokan Beatrijs [be'atrejs]? Supozeble duono de la nederlandanoj dum sia lerneja tempo legis parte aŭ tute tiun ĉi ĉarman Maria-legendon: temas pri monaĥejo, kie vivas tre pia monaĥino; Beatrijs, kiu pro amo al junaĝa amiko iumomente forlasas la monaĥejon. Ĉe sia foriro, ŝi pendigas siajn monaĥinajn vestaĵojn apud la ŝlosilo de la kapelo, kiun ŝi devis prizorgi, petante ke Maria zorgu pri ĉio. La paro ekhavas infanojn, vivas sufiĉe bone dum kelkaj jaroj, kaj fine la prospero iĝas mizero: la amato foriras, Beatrijs reiras al la monaĥejo, kie de najbarino ŝi aŭdas nur laŭdojn pri la pia Beatrijs, kiu tiel devokonscie plenumadas siajn taskojn... Ree en la monaĥejo, ŝi konstatas, ke Maria faris miraklon por helpi al ŝi: dum sia forestado, la Maria-statuo estis malaperinta el la kapelo – Maria mem anstataŭis ŝin; nun revenis la statuo. Fine la miraklo fariĝas konata. Fino bona – ĉio bona.

Siatempe (en 1986) mi aperigis tradukon en Esperanto sub mia marko VoKo (Voĉoj Kristanoj). Iom post iom venis aĉetantoj, ne multaj, sed tamen … Unu ekzemplero ripozis en la Reĝa Biblioteko (KB en Hago), ĝis en 2009 malkovris ĝin tie profesorino el Budapeŝto, kiu instruas pri la nederlanda ĉe la tiea universitato. Nia lingvo ja estas multe pli grava internacie ol multaj nederlandanoj konscias. Ĝi nepre estas inter la gravaj lingvoj de Eŭropo. Kiel ajn – profesoro Orsolya Réthelyi rete kontaktis min por demandi, ĉu mi estas ĝia tradukinto en Esperanton, ĉar oni pensas pri eventualo de internacia simpozio pri tiu fama kaj gravega mezepoka nederlandlingva teksto. Intertempe formiĝis internacia teamo de fakuloj, kaj oni vere intencas okazigi tian internacian kongreson en septembro 2011 en KB en Hago. Se mi aŭdos pli pri ĝi, vi certe aŭdos la detalojn! Baldaŭ aperos reeldono de mia Beatrijs.

Alternsemajna ripeto

NGGE proponas al vi alternsemajnan ekzercon por refreŝigi vian regon de la lingvo internacia. Ni provos sekvi la regulojn de la “bona lingvo”, kaj volonte lernos ankaŭ de viaj rimarkigoj. Kompreneble vi povas proponi temon por la sekvonta fojo. Mia solvo (eble mi parte plagiatos!) sekvos post du semajnoj, kun nova ekzerco.
Nome de NGGE,
Rob Moerbeek.
Legu plu

1450 adresoj en Pasporta Servo

La ĉi-jara adresaro de la plej fama servo de TEJO, Pasporta Servo, enhavas 1450 gastigantojn en 91 landoj. En la antaŭa eldono (2008) estis 1225 adresoj en 90 landoj. En la Pasporta Servo 2010 la unuan lokon okupas Francio kun 177 gastigantoj. La dua estas Germanio kun 117. En Brazilo estas 84 gastigantoj. Aliaj landoj kun multaj adresoj estas Rusio (81), Pollando (75), Ukrainio (65), Usono (63), Hungario (53), Japanio, Nederlando, Ĉinio kaj Senegalio (po 36), kaj Irano (34). En la 208-paĝa poŝlibro troviĝas, krom la adresoj kaj aliaj informoj pri la gastigantoj, ankaŭ mapoj kun indikoj pri lokoj kun gastigantoj. Enestas ankaŭ reguloj kaj konsiloj pri la uzo de la servo, kaj utilaj adresoj. La ideo pri Pasporta Servo, tiam sub la nomo Programo Pasporto, estis prezentita de la argentinano Ruben Feldman González en 1966. La unua adresaro laŭ la nuna sistemo, kun 40 gastigantoj, aperis en 1974 sub la gvido de Jeanne-Marie Cash el Francio. Ambaŭ pioniroj estas gastigantoj ankaŭ en la nuna eldono.

En 2009 Pasporta Servo fariĝis ankaŭ socia retejo, www.pasportaservo.org, kie kaj gastoj kaj gastigantoj povas membriĝi kaj kontakti unu la alian. La retpaĝo ne anstataŭas la adreslibron, sed ofertas novajn servojn haveblajn nur per Interreto: zomebla monda mapo, serĉilo, forumo por peti informojn pri vojaĝo, kaj blogejo por rakonti pri siaj vojaĝoj. La retpaĝo nun havas pli ol 1200 uzantojn, el kiuj ĉ. 700 estas gastigantoj. La adresaro estas aĉetebla ĉe la libroservo de UEA. La prezo estas 9,00 EUR plus afranko (plus imposto de 6% en EU). Ekde 3 ekz. oni ricevas trionan rabaton.

La 97-a Universala Kongreso de Esperanto

La elekto de Hanojo kiel la urbo de la 97-a Universala Kongreso de Esperanto en 2012 estis la plej rimarkinda decido de la Estraro de UEA, kiu kunsidis en sia plena konsisto en la Centra Oficejo ekde la 10-a ĝis la 12-a de januaro. Ĝis la lasta momento ankaŭ la korea urbo Busan konkursis, kun alloga oferto, pri la rajto okazigi la Kongreson, sed post longa diskuto la Estraro decidis favore al la vjetnama ĉefurbo. La Esperanto-movado de Vjetnamio havas jam longan historion, sed la Universalan Kongreson ĝi gastigos por la unua fojo.

Impresoj de la studosemajnfino

De la 6-a ĝis la 8-a de novembro denove okazis studsemajnfino en la NIVON-domo De Hoogkamer en Vlaardingen.
Legu pri tio la raporton de Peter den Breems.

EK - Esperanta Klavaro, versio 3.9


Post 5-jara paŭzo, Jurij Finkel ĵus aperigis la plej novan version de la konata Esperanta help-programo EK = Esperanta Klavaro.
EK estas programo, kiu permesas tajpi Esperantajn ĉapelitajn literojn en ĉiuj vindozaj programoj, kiel Word, Outlook, Internet Explorer, Mozilla kaj multaj aliaj.

EK permesas uzi prefiksajn kaj postfiksajn modifajn klavojn por enmeto de ĉapelitaj literoj, kaj ankaŭ atribui ĉapelitajn literojn rekte al certaj klavoj.
Piktogramo de EK ĉiam rezidas en la sistema taskopleto, kaj vi povas aktivigi aŭ malaktivigi EK-on, klakinte sur la piktogramo per maldekstra musbutono.

La nova versio de EK (Esperanta Klavaro) estas senpage elŝutebla.

fonto: Ret-Info http://www.eventoj.hu

Muzikamikoj, atentu!

Novaj diskoj estas nun elŝuteblaj laŭ MP3- kaj ogg-formatoj en la nova retejo de Vinilkosmo:

- La 7-a albumo de Ĵomart & Nataŝa: ĴomArtaĵoj - La Ruĝa Albumo
- La unua albumo de Kapriol'!: Aventur'
- La unua albumo de Carina: Karina kantas por vi en Esperanto
- La unua albumo de Espo Despo: Esperante
- La unua albumeto de Tone: Repe, ritme, sone
- La videosesio de Kaj Tiel Plu por la 3-a aperonta albumo: Surplacen venu vi

Multan muzikan plezuron!

Nova ekzamensistemo

Nun eblas ekzameniĝi laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro en niveloj B1, B2 kaj C1.
Legu plu


Welkom

Esperanto Nederland

Plaatselijke Groepen


Esperanto leren

Overige

Gratis

Bonvenon

Esperanto Nederland

Lokaj grupoj


Instruado

Turista informo

Ceteraj